jezuito

jezuit/o (1)

  1. Ano de katolika ordeno, nomata 'kompanio', fondita de Ignaco de Lojola en 1540, por propagandi katolikismon ĉe la elitoj: la jezuitoj permesis fumi kaj flari tabakon (Z).
  1. (f) Timinda hipokritulo (pro aludo al la 'spiritaj rezervoj', multe uzataj de la jezuitaj kazuistoj).
  • jezuita
    1. Rilata al la jezuitoj: la jezuitaj konstitucioj; [ARKITEKTURO] la jezuita stilo (
      baroka).
    1. (f) Hipokrita, ruza: malgraŭ ĉiuj perfidoj kaj jezuita subfosado de kelkaj personoj (Z).
  • jezuitejo
    Domo, kie loĝas kaj instruas jezuitoj.
  • jezuitismo
    Sistemo de la jezuitoj, bazita sur la principo, ke la celo pravigas la rimedojn, kaj utiliganta la politikon, por realigi la superregadon de la katolika eklezio.

    Iel rilatitaj:

    loĝx