jen

*jen

Partikulo uzata por:
  • 1 Altiri la rigardon sur iun aŭ ion: jen mi estas! (Z); ili preferus ankoraŭ longajn jarojn havi jen ĉi tiun favoran sinjoron (B); vi serĉas la princon? jen li estas! (Z).
    1. Altiri la atenton sur ion: jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo [...] (X); jen Ofelio perdis la prudenton! (Z); jen la ĝusta tempo por lin kapti; jen por unu fojo ŝi diris la veron!; jen staras la bovoj antaŭ la monto (Z) (la malfacilaĵoj); jen vi havas (tiu ĉi bato estas por vi!).

    RIM. En tiu emfaziga senco, oni kutimas uzi la ekkriajn pronomojn anst. la montraj: jen kiaj ni estas! (Z), kio venas, se oni volas edziĝi kun fraŭlino! (Z); kiel vi agis kun mi! (Z); jen kion diris Aĥitofel (X); sed Z. iafoje uzis la montrajn: jen tio min haltigas.
    1. Prezenti pli vigle ian subitan okazaĵon: krak! jen ĝi falis de la ŝranko (Z); jen la horloĝo sonis noktomezon; Faraono havis sonĝon, ke jen li staras apud la rivero (X); jen avineto ne plu vivas (Z); jen oni devis fari la provon (Z).
  • *jen ... jen...
    Konj-e uzata duopo por esprimi, ke du ebloj efektiviĝas alterne (unufoje... alifoje...): ŝi kutimas havi ĉe sia zono jen rozon, jen diamanton (Z); jen li ŝipveturis (sonĝe) tra arbaroj, jen meze tra urbo (Z); jen la arbaroj estis densaj kaj mallumaj, jen ili estis kiel bela parko (Z); li estis jen vigla, jen malbonhumora (Z); ĉirkaŭ la buŝo ludis svarmo de ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj (Z); li okupadis sin jen per tio, jen per alio (Z).
    aŭ... aŭ..., ĉu... ĉu....
  • jena
    Montra adjektivo , signifanta 'tiu sekvanta': ankoraŭ pli mallonga vojo estas jena (Z); tuŝante la akuzativon, mi povas al vi doni la jenan konsilon (Z).
  • jene
    Tiel, kiel oni tuj diras: tiam li respondis al mi jene: [...] (X); ni jene aranĝos la aferon (Z).
  • jeno
    Tio ĉi, kio sekvas: la principoj homaranaj konsistas en jeno: [...] (Z); volu fari la jenon: volu ŝanĝi [...] (Z); via unua afero, kiam vi venos al la urbo, devas esti jeno: [...] (Z); mi volas komuniki al vi la jenon: (....) (B).

    jen

    PMEG: [jen]




    Iel rilatitaj: