izomorfa
izomorf/a
- [MATEMATIKO] (pp strukturo) Posedanta ĉiujn studatajn ecojn de alia strukturo.
- [GEOLOGIO] [KEMIO] (pp substanco) Havanta saman kristalan strukturon, sed diferencan, kvankam parencan, kemian konsiston, kompare kun alia substanco: la plagioklazoj konsistigas serion de izomorfaj mineraloj.
izomorf (ec)o
[MATEMATIKO] [GEOLOGIO] [KEMIO] La eco esti izomorfa: pruvi la izomorfon de du grupoj. izomorfio
[MATEMATIKO] Bijekcio, kiu kune kun sia inverso konservas ĉiujn studatajn ecojn de strukturo. izomorfia
Rilata al izomorfio; estanta izomorfio.
Iel rilatitaj:
aŭtomorfix