izomero

izomer/o

[KEMIO] ĉiu el du aŭ pluraj molekuloj identaj laŭ naturo kaj kvanto de atomoj (do kun sama resuma formulo), sed inter si diferencaj pro strukturo kaj proprecoj: glukozo kaj galaktozo estas izomeroj.
  • izomera
    Estanta izomero.
  • izomereco
    Eco de izomera molekulo: spaca izomereco (izomereco pro diferenco en la spaca aranĝo de la atomoj); optika izomereco (izomereco pro diferenco en nur la orientiĝo de la atomoj).
  • izomerismo
    Fenomeno, rezultanta el izomereco.

    Iel rilatitaj:

    atomx