io

*i/o

  1. Nedifina pronomo , reprezentanta iun objekton, aferon, ideon: pli bona io ol nenio (Z); kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan (Z); io mankas en la skribilaro; ĝi ne estas ankoraŭ io grava (Z); saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion (Z); mi aŭdis, ke li pro io forveturis (Z).
  1. Sama pronomo, uzata kiel substantivo: sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis? (Z); lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton (Z).

RIM. 1 La korelativa rilatpronomo estas 'kio' ĉe la propre dirita pronomo, sed 'kiu' ĉe la subst-e uzata.
RIM. 3 La prezento de la vortoj 'io' kaj 'ia' (k similaj en la serio 'ĉio', 'kio', 'tio' ktp), kvazaŭ konsistantaj el po du morfemoj, estas ne-Fundamenta artifikaĵo, rekomendita de Z. por pravigi la aŭtonomecon de neni/.