inversio

inversi/o (Z)

  1. [LINGVOSCIENCO] [BELETRO] ŝanĝo de kutima ordo de la frazelementoj, aŭ sintakse deviga (ekz. en la germana lingvo, inversio de la subjekto en demanda frazo), aŭ retorika (ekz. inversio de la predikativo en E.: 'modesta estas nia kunveno' (Z)).
  1. [METEOROLOGIO] Fenomeno en la atmosfero, konsistanta en tio, ke la temperaturo ne malkreskas pro la plialtiĝo sed kreskas en pli-malpli dika tavolo.
  • tersurfaca inversio
    [METEOROLOGIO] Fenomeno, konsistanta en tio, ke en maldika aertavolo, troviĝanta proksime de la tersurfaco, la iro de la temperaturo estas inversa al la normala.
  • inversia
    Prezentanta inversion: inversia frazo.
  • inversii (tr)
    Meti en inversion: inversii la verbon kaj la subjekton.

    Iel rilatitaj:

    anastrofx