interfero

interfer/o

  1. [FIZIKO] Kombiniĝo de du ondaj signaloj (ekz. lumfaskoj) de egala aŭ preskaŭ egala frekvenco, el kiu rezultas laŭloke fortigo aŭ malfortigo de la kombina signalo.
  1. [FIZIKO] [MUZIKO] Analoga fenomeno en akustiko, kiu kaŭzas la sonbatojn, kiam du samtempaj frekvencoj estas preskaŭ egalaj.
  1. [LINGVOSCIENCO] Uzo individua kaj senvola, en iu lingvo, de trajto fonetika, gramatika aŭ leksika de alia lingvo. [VIDU] paŭso, prunto.
  • interferi (ntr)
    Prezenti la fenomenon de interfero.
  • interfera
    Rilata al interfero: interferaj franĝoj, strioj.
  • interferigi
    Estigi interferojn: [FIZIKO] interferigaj speguloj (per kiuj oni povas estigi interferon).
  • interferometro
    Aparato, servanta en optiko, por mezuri ondolongojn de lumo surbaze de interfero.
  • interferometrio
    Parto de la fiziko, en kiu oni uzas interferometrojn: interfero-metriaj metodoj povas servi en la determinado de longoj, esprimotaj kiel obloj de luma ondolongo.

    Iel rilatitaj: