instrukcio

*instrukci/o

  1. Tuto de la ordonoj kaj klarigoj, ĝenerale donitaj de superulo al subulo, pri agmaniero aŭ konduko de afero: sekvi la instrukcion de la ĉefo; baldaŭ aperos la instrukcio pri la aplikado de tiu nova leĝo; doni al ambasadoro sekretan instrukcion; [KOMUNUZO] zorge sekvu la instrukcion (pri la uzmaniero de la varo aŭ aparato) sur la skatolo.
    direktivo.
  1. [KOMPUTIKO] Ero de komputila programo, difinanta, kio estu farata, kiam tiu parto de la programo estas plenumata: atribua instrukcio (atribuo 3); salta instrukcio (salto 3).
    deklaro, direktivo, komando. [VIDU] instrukcinombrilo.
  • instrukcii (tr)
    Doni instrukcion: instrukcii ion al iu (Z).
    komisii, ordoni, preskribi.
  • instrukciaro
    [KOMPUTIKO] La aro de ĉiuj instrukcioj uzeblaj por iu komputilo: instrukciaro de mikroprocesoro.
  • makroinstrukcio
    [KOMPUTIKO] Makroo uzata anst. instrukcio en komputila programo.
  • uzinstrukcioj
    Vd uzi.

    Iel rilatitaj: