infero

*infer/o (aŭ Infero)

  1. ĉe la antikvuloj, subtera loko, kie loĝis la animoj, bonaj aŭ malbonaj, de la mortintoj: Vergilio rakontas viziton de Eneo en la infero.
    Averno, Avico, Elizeo, Hadeso, Narako, Tartaro, ŝeolo.
  1. [KRISTANISMO] Loko, kie la kondamnitaj animoj de la pekuloj suferas eternan punon: tiamaniere ŝi venis en la inferon (Z); pro homo fiera ĝojas infero (Z); en infero loĝante, kun diabloj ne disputu (Z); fajro nutrata per sulfuro de l' infero (Z); (en blasfemoj) infero kaj diablo! (Z); per la tuta fajro de la infero! (Z); iru en la inferon kun viaj pruvoj! (Z) (ne plu incitu min).
    geheno.
  1. (f) Loko, situacio, en kiu oni forte suferas: la infero de Hiroŝimo; tia vivo estas infero.
  • infera
    1. Rilata al infero: la inferaj turmentoj; inferaj serpentoj (Z).
    1. Havanta la malicon, la suferpovon de infero: infera krueleco; donaco nesincera estas donaco infera (Z); infera maŝino (eksplodonta en krimatencoj); infera ŝtono (arĝenta nitrato, AgNO3, uzata por kaŭterizi).
    1. (f) Tre granda: infera bruo (Z); tio postulas inferan paciencon (Z).
  • inferulo
    1. Diaĵo loĝanta en la infero: la inferulinoj (Erinioj) elpaŝas sur la teron (Z).
    1. Damnito: ŝiaj (de adultulino) paŝoj kondukas al la inferuloj (X).


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    Avernx Aviĉx Dantx damnx loĝx