indiĝeno

indiĝen/o (4)

  1. Homo, kies supozataj prapatroj loĝis en la sama lando jam de nememorebla tempo: kiel indiĝeno el inter vi estu la fremdulo, kiu ekloĝis ĉe vi (X); la Usona civilizacio ekstaris super la ekstermado de la indiĝenoj.
    aborigeno, aŭtoktono.
  1. [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] Planto aŭ besto, kiu jam de tre longe loĝas en iu teritorio kaj ne estis enkondukita el alia regiono.
    adventico, ekzota.
  • indiĝena
    Rilata al indiĝeno (j): la indiĝena dialekto; indiĝena planto, besto (kiu ne estis enkondukita el alia regiono).
  • kvazaŭindiĝena
    [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] Planto aŭ besto enkondukita en iun teritorion, alklimatiĝinta al ĝi kaj nature reproduktiĝanta en ĝi, tiel ke ĝi ŝajne estas indiĝena. SIN. kvazaŭhejma.

    Eble rilatitaj:

    aborigenx, aŭtoktonx, hejmx, loĝx,