imuna

imun/a (4)

  1. [BIOLOGIO] [MEDICINO] (pp organismo) Denaske aŭ (jen spontane, jen estige) akirinte rezistecon kontraŭ aparta mikrobo, veneno aŭ tokso: imuna kontraŭ HIV; (f) ankaŭ hungaroj ne estas imunaj de tiu eraro (K).
  1. [JURO] Ne respondeca antaŭ la leĝo, ŝirmita per leĝa privilegio.
    eksterteritoria. [VIDU] tabua.
  1. [TEKNIKOJ] ŝirmita kontraŭ ia difekto, danĝero ks pro sia konsisto, materialo, konstruiĝo aŭ antaŭpretiĝo: ligno imuna kontraŭ la fajro; akvimuna, brulimuna, eskalimuna, likimuna, pluvimuna, rustimuna, ŝtelimuna.
  • imuna sistemo
    [ANATOMIO] Tuto de la imunaj ĉeloj, histoj, organoj de organismo por sin defendi kontraŭ fremdaj substancoj aŭ vivuloj.
    antikorpo, imunoglobulino.
  • imuneco
    1. Stato de imuna organismo.
    1. [JURO] Stato de imuna persono: levi la imunecon de parlamentano.
    1. [TEKNIKOJ] Eco de io imuna.
  • imunigi
    Fari iun aŭ ion imuna: vakcino imunigas kontraŭ variolo.
    hardi, mitridatizi.
  • imunigo
    [MEDICINO] Ago donanta imunecon jen per vakcinado, jen per injekto de specifa sero.
  • imuniĝi
    Iĝi imuna.
  • imuniĝo
    [MEDICINO] Natura estiĝo de rezista stato, post trafiĝo de iu malsano.
  • imunologio
    [BIOLOGIO] [MEDICINO] Scienco pri la imuneco de ĉeloj kaj vivuloj kontraŭ fremdaj molekuloj aŭ ĉeloj.
  • hiperimuna
    [MEDICINO] (pp organismo) Havanta en la sero tre grandan, patologian kvanton de specifaj antikorpoj.
  • hiperimuneco
    Stato de iu hipera.
  • hiperimunigi
    Fari iun hiperimuna: hiperimunigo de besto por produktado de terapia serumo.
  • hiperimuniĝi
    Iĝi hiperimuna.

    imuna


    Iel rilatitaj:

    aidosx ambasadorx anatoksinx antigenx ciklosporinx desinfektx ĝardenx ŝipx