implici

implic/i (tr)

Logike enteni, enhavi en si ion ne formale esprimatan: la ideo de ordo implicas la ideon de ordiganta inteligento; tiuj kromaj ecoj ne estas esencaj por la difino, sed ili estas implicitaj en ĝi; multaj ĉiutagaj lingvaj faktoj implicas malfacilajn problemojn; implicita kondiĉo, senco; tio implic (it)e rezultas el la regulo.
  • implica
    1. [MATEMATIKO] (pp difino) Difinanta la nocion nur malrekte, per ecoj esprimitaj en la difino.
    1. [MATEMATIKO] (pp funkcio) Difinanta la funkcion nur per ekvacio, kiun devas plenumi ĝiaj valoroj. [VIDU] eksplicita.
  • implico
    [MATEMATIKO] La logika operacio, kiu al du asertoj A kaj B asignas la aserton, ke B validas se A validas; tiun aserton oni skribas A. B aŭ A [SPEKTAKLO] B.
    disjunkcio, ekvivalento, konjunkcio, negacio.
  • implicita
    1. Implice esprimita.
    1. [KOMPUTIKO] Rilata al valoro supozata, se alia valoro ne estas specifita: implicita valoro de parametro; implicitaĵo; implicite, la eligaĵo iras al la ekrano.
  • malimplici
    Komplete kaj klare esprimi elementon de tuto: estas prudente malimplici ĉiujn klaŭzojn de kontrakto; malimplicanta formulo; malimplicita kondiĉo. SIN. eksplici.
    formuli.

    Iel rilatitaj:

    apriorx