ilumini
*ilumin/i (tr)
- Ornami per lumiloj ordinare simetrie dismetitaj, okaze de festo, de soleno ktp: ilumini avenuon, parkon; vespere la tuta urbo estis iluminita (Z).
- [BELARTOJ] Ornami per oraj, arĝentaj kaj brilkoloraj farboj: iluminita manuskripto.
- [RELIGIO] Doni eksterordinaran spiritan aŭ intelektan lumon, klarvidecon, intuicion ks: tiu naturleĝo [...] Solonon iluminis; la iluminitoj (nomo de diversaj sektoj de viziuloj).
iluminado
Ago de iluminanto: iluminado de stratoj, de la inicialoj de preĝvolumo; donu al ni la iluminadon (Z). iluminaĵo
Tio, per kio oni iluminas: aranĝi iluminaĵojn en la aleoj.
artfajraĵo, lampiono, lanterno. iluminiĝi - Iĝi iluminita 1.
- [BUDHISMO] Atingi la klaran komprenon pri la origino de la sufero kaj pri la vojo al budheco.
iluminismo
Mistika doktrino, laŭ kiu la adeptoj ricevas de Dio specialan iluminadon. iluministo
Tiu, kiu profesie iluminas 1 kaj 2.
Iel rilatitaj:
preĝx