horloĝo

*horloĝ/o

Aparato por mezuri la tempon aŭ montri la horojn: sabla, suna horloĝo, poŝhorloĝo, murhorloĝo; elektra, cifera horloĝo; senŝlosila horloĝo (Z); ĝis la horloĝo sonos la naŭan horon (Z); mia horloĝo montras la dekan, ĝi malfruas; streĉi horloĝon.
  • horloĝa
    Rilata al horloĝo: la horloĝa radetaro; horloĝa ĉeno, vitro.
  • horloĝeto
    Malgranda horloĝo, kiun oni portas en poŝo aŭ ĉirkaŭ la antaŭbrako, ĉe la manartiko.
  • horloĝisto
    Homo, kiu elfaras, prizorgas aŭ riparas horloĝojn.
  • horloĝujo
    La ujo, en kiu oni enfermas la mekanismon de horloĝeto.
    horloĝokesto.
  • akvohorloĝo
    Klepsidro.
  • brakhorloĝo
    Horloĝeto, kiun oni portas ĉirkaŭ la antaŭbrako, ĉe la manartiko, per rimeno.
  • klikhorloĝo
    Horloĝeto, kies montrilon oni povas haltigi je ia ajn momento, premante butonon (
    kronometro), kaj kiu servas por mezuri intervalojn laŭ sekundoj.
  • kestohorloĝo
    Mebloforma horloĝo, staranta sur la planko.
  • kukolhorloĝo
    Murhorloĝo aŭ kestohorloĝo, el kiu ligna kukolo aperas ĉe la sonado de ĉiu horo.
  • morthorloĝo
    Vulgara kn de kelkaj insektoj el la ordoj de koleopteroj (fam. de anobiedoj) kaj de psokopteroj, kiuj allogas parulon per kapo aŭ abdomen-frapoj kontraŭ ligno, papero ks, aŭdiĝantaj kiel tiktaka sono.
    ksestobio, trogio.
  • murhorloĝo
    Horloĝo, kiun oni alfiksas ĉe muro.
  • pendolhorloĝo
    Kestohorloĝo aŭ murhorloĝo kun granda ronda latuna pendolilo.
  • poŝhorloĝo
    Horloĝeto, kiun oni tenas en veŝtopoŝo.
  • sablohorloĝo
    Tempomezurilo, konsistanta el du vitraj ujoj kunigitaj per maldika kolo, tra kiu difinita kvanto da sablo enfluas en ekz-e tri minutoj.
  • sunhorloĝo
    Ebena surfaco, prezentanta ventumilon el linioj, laŭ kiuj oni povas trovi la horon laŭ la pozicio de la ombro de metala vergeto, fiksita en tiu surfaco.
    gnomono.
  • vekhorloĝo
    Horloĝo kun sonora signalo, kiun oni povas sonorigi je antaŭdifinita momento.

    horloĝo


    Esprimoj

    Akordigi sian horloĝon kun la hordona aŭtomato de la observatorio
    Fruigi, streĉi sian poŝhorloĝon.
    La horloĝo ĵus batis la 12 batojn de noktomezo, ĵus batis la kvaran.
    Rigardi la horon sur sia poŝhorloĝo
    Rivolui en la senco de horloĝmontriloj
    Solida horloĝo, kiu iras bone, laŭ la minuto, tro frue, fruas, iras tro malfrue.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , ,horloĝa, , ,horloĝeto,horloĝisto,horloĝo, ,horloĝujo, , , , , , , , , ,

    El la malnova greka


    Parto de


    alarmilo
    ankro
    ankrorado
    balanciero
    bareleto
    ciferostreko
    ciferplato
    dentaĵo, endentaĵo, dento
    frapsonilo
    horloĝkartuŝo
    inertrado
    klikaĵo
    klikrado
    kompensilo
    martelo
    montrilo
    movilaro
    nadlo
    pendolo
    pezilo
    pinĉileto
    radaĵo
    rado
    regulilo
    risorto
    ronda luko
    streĉbutono
    streĉilo
    tintinilo
    ĉeno

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto

    horloĝo : mezurilo de tempo; objekto, kiu montras la horon kaj la minutojn (per montriloj aŭ per ciferoj) horloĝisto
    akvohorloĝo
    bracelethorloĝo
    brakhorloĝo
    gnomono (sunhorloĝo)
    horloĝaŭtomato
    kamenhorloĝo
    kartuŝornamita horloĝo
    klepsidro
    kronometro
    kukolo
    murhorloĝo
    pendolhorloĝo
    plankhorloĝo
    poŝhorloĝo
    sablohorloĝo
    sunhorloĝo
    vekhorloĝo

    izokrona (egaltempa, egaldaŭra)
    preciza
    brakhorloĝo retrometi, plifruigi

    halti
    oscili
    sonori
    streĉi
    ĝustigi

    tempo
    horo
    minuto
    amplitudo

    balanciĝo
    laŭtempa kurado
    malfruo
    movo
    oscilo
    prokrasto
    ŝraŭbetturnilo

    Ankaŭ vidu:

    daŭri frue. ĵus. kalendaro. veki.

    Bildvortaro

    262 : Horloĝoj


    262-01 : elektronika radioregata brakhorloĝo aŭ pojnhorloĝo
    262-02 : cifereca vidigilo aŭ ciferplato (likvokristala vidigilo)
    262-03 : horagordilo kaj minutagordilo
    262-04 : simbolo de radioregado
    262-05 : metala horloĝbraceleto
    262-06 : multfunkcia elektronika brakhorloĝo aŭ pojnhorloĝo
    262-07 : analoga vidigilo aŭ ciferplato
    262-08 : vekilbutono
    262-09 : klikhorloĝa butono
    262-10 : leda horloĝbraceleto
    262-11 : vekhorloĝo
    262-12 : cifereca vidigilo aŭ ciferplato kun falfoliaj ciferoj aŭ lumeligaj diodoj (LED)
    262-13 : vidigo de vektempo
    262-14 : haltiga butono
    262-15 : agorda turnbutono
    262-16 -21 : kestohorloĝo
    262-17 : ciferplato
    262-18 : horloĝujo
    262-19 : pendolo
    262-20 : sonorpezaĵo
    262-21 : movpezaĵo
    262-22 : sunhorloĝo
    262-23 : sablohorloĝo
    262-24 -35 : eksploda desegno de memstreĉa horloĝo
    262-24 : svingaĵo
    262-25 : lagroŝtono
    262-26 : streĉkliko
    262-27 : streĉrado
    262-28 : horloĝa meĥanismo
    262-29 : bazoplato
    262-30 : risortujo
    262-31 : balanciero
    262-32 : ankrorado
    262-33 : streĉrado
    262-34 : streĉkrono
    262-35 : transmisia radaro, pelradaro
    262-36 : principo de la elektronika kvarchorloĝo
    262-37 : kvarco (vibrokvarco)
    262-38 : energifonto, ĉi tie: butonpilo
    262-39 : hormontrilo
    262-40 : minutmontrilo
    262-41 : transmisia radaro, pelradaro
    262-42 : paŝmova motoro
    262-43 : frekvencdividilo
    262-44 : dekodilo
    262-45 : radiobloko

    Horloĝisto


    261-01 : horloĝisto
    261-02 : horloĝista stablo
    261-03 : brakapogilo
    261-04 : oleinjektilo
    261-05 : oleŭjaro por horloĝetoj
    261-06 : kompleto de ŝraŭbiloj
    261-07 : montrilamboso
    261-08 : alezilo
    261-09 : enfiksilo por risortaj stiftoj
    261-10 : delevilo por brakhorloĝa montrilo
    261-11 : horloĝuj-fermilo
    261-12 : stablolampo
    261-13 : pluruza motoro
    261-14 : pinĉileto
    261-15 : poluriloj
    261-16 : stiftovajco
    261-17 : polur-ruluma maŝino por rulumi, poluri, rondigi kaj detranĉi aksojn
    261-18 : pulvorpeniko
    261-19 : detranĉilo por metalaj horloĝbraceletoj
    261-20 : horloĝista tornomaŝino
    261-21 : kojnorimena transmisiilo
    261-22 : rulebla pecoŝranko
    261-23 : vibra puriga aparato
    261-24 : turnokontrolilo por memstreĉaj horloĝoj
    261-25 : mezuraparato por elektronikaj komponantoj
    261-26 : kontrolaparato por akvorezistaj horloĝoj
    261-27 : kontrolaparato de tempoakordo, tempoagordilo
    261-28 : vajco, ŝraŭbtenilo
    261-29 : enpresilo por horloĝvitroj
    261-30 : puriga aŭtomato por tradicia purigado
    261-31 : kukolhorloĝo
    261-32 : murhorloĝo
    261-33 : kompensa pendolo
    261-34 : kuireja horloĝo
    261-35 : sontempumilo

    Eble rilatitaj:

    direktx, domx, kestx, meblx, mortx,