homologa

homolog/a

  1. [MATEMATIKO] (pp ciklo) Diferencanta de alia, donita ciklo nur per rando de ĉeno.
  1. a) [KEMIO] (pp elemento) Apartenanta al la sama grupo de la perioda sistemo kiel alia komparita elemento: stroncio estas homologa al kalcio.

b) [KEMIO] (pp molekulo) Havanta la samajn bazan strukturon kaj funkciojn kiel komparita molekulo, sed diferenca de tiu ĉi pro longo de karboĉeno(j): homologa serio de hidrokarbonoj.
analoga.
  1. [BIOLOGIO] (pp organo) Samdevena, samorigina, sed servanta al diversaj fiziologiaj funkcioj ĉe malsamaj bestoj aŭ vegetaĵoj: la antaŭaj membroj de mamulo kaj la flugiloj de birdo estas homologaj.
    analoga.
  1. [BIOLOGIO] (pp komparo de kromosomoj) Apartenanta al la sama kromosomparo.
  • homologeco
    Kvalito, propreco de tio, kio estas homologa.
  • homologio
    1. [MATEMATIKO] Strukturo konstruita el nehomologaj cikloj.
    1. [MATEMATIKO] Branĉo de la matematiko, kie oni studas homologion 1.
  • kohomologa
    [MATEMATIKO] Du kocikloj estas homologaj, se ilia diferenco estas korando de koĉeno.
  • kohomologio
    1. Strukturo konstruita el nekohomologaj kocikloj.
    1. Branĉo de la matematiko, kie oni studas kohomologion 1.


    Iel rilatitaj:

    analogx