hokeo

hoke/o

[SPORTO] Nomo de diversaj sportoj, en kiuj du teamoj penas enĵeti diskon (malmolan pilkon sur gazono) en kontraŭan kadran golejon per kurbaj bastonoj: glacihokeo (seshomaj teamoj en sketejo), gazonhokeo (de dekunuhomaj teamoj sur tereno), rulhokeo (kvinhomaj teamoj kun rulglitiloj), subakva hokeo (seshomaj teamoj en naĝejo).
  • hokeilo
    Tiu speco de kurba bastono uzata en hokeo.

    Iel rilatitaj:

    arierx avanx