herezo

*herez/o

  1. Doktrino aŭ opinio, kontraŭa al iu religia dogmo kaj tial kondamnita de iu eklezio: necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter Vi (N); la herezo de Hus (B) [VIDU] Inkvizicio.
  1. (f) Opinio, tute kontraŭa al la komune akceptataj ideoj: tio, kion vi diras, estas herezo en medicino; li instruis al ni kelkajn literaturajn herezojn.
    paradokso.
  • hereza
    Rilata al herezo: hereza aserto, opinio.
  • herezeco
    Eco de doktrino kontraŭa al la dogmo aŭ al la ĝenerala opinio.
  • herezi (ntr)
    Aserti herezan opinion; hereze agadi.
  • herezulo
    Homo, kiu kredas aŭ predikas herezon: en la mezepoko oni brulmortigis la herezulojn; herezulo estas tiu, kiu pensas per si mem, diris iu teologo; Lanti nomis sin herezulo.
  • ĉefherezulo
    Homo, kiu iniciatis herezon.

    Iel rilatitaj:

    albigensx aŭtodafex katarx