heleboro
helebor/o (Z)
- Antikva nomo de diversaj plantoj al kiuj oni atribuis la econ kuraci frenezon.
- [BOTANIKO] G (Helleborus el ranunkolacoj) de venenaj plantoj-plurjaraj herboj kaj fal- aŭ daŭra-foliaj arbustetoj-kun simplaj aŭ mane kunmetaj folioj plejofte longpetiolaj, kaj kun floroj karakterizataj de 5 petaleca sepaloj, verdaj aŭ okulfrape koloraj, kaj de 5-10 petaloj tre malgrandaj, tubformaj; 21 sp-oj, el Eŭropo kaj Azio, pluraj pororname kultivataj, i.a. la
nigra heleboro
(H. niger), el Alpoj kaj Apeninoj, kiu floras dumvintre per blankaj-eksteraflanke ofte purpuraj-ornamaj floroj, kaj kies sekigitaj rizomoj kaj radikoj estas uzataj i.a. kiel paraziticido kaj insekticido. SIN. kristnaska rozo. blanka heleboro
[KOMUNUZO] Blanka veratro.
Iel rilatitaj:
florx
rozx