harmono

harmon/o

[SCIENCOJ] [MUZIKO] Oscilo, kies frekvenco estas entjera oblo de la baza frekvenco.
  • harmona
    1. Rilata al harmonoj: [MATEMATIKO] harmona analitiko (analizo kaj sintezo de osciloj per harmonoj); harmona meznombro, vico.
    1. = harmonia.
  • unuharmona
    [FIZIKO] Unuharmona oscilado estas pure sinusoida oscilado.
  • neharmoneco
    Akustika propreco, laŭ kiu la flankaj vibradoj ne estas la ekzaktaj harmonoj de la bazfrekvenco, sed partotonoj karakterizaj de ĉiu instrumento korda aŭ blova.

    Iel rilatitaj:

    amplitudx