harmoniko

harmonik/o (2)

[MUZIKO] Nomo de diversaj instrumentoj, ĉi-sube precizigitaj.
  • blovharmoniko, buŝharmoniko
    Muzikilo, konsistanta el ligna metaltegita tabuleto, kun vico de truoj provizitaj per vibrantaj lamenetoj, tra kiuj oni blovas, ŝovante la instrumenton laŭ la lipoj.
  • frapharmoniko
    Muzikilo konsistanta el klavaro de metalaj aŭ lignaj lamenetoj, sur kiujn oni frapas.
    marimbo, ksilofono.
  • frotharmoniko, glasharmoniko
    Muzikilo, konsistanta el vitraj glasoj, el kiuj ĉiu donas diversan tonon, kiam oni frotas ĝian randon per malseka fingro.
  • tirharmoniko
    Akordiono.
    RIM. ŝajnas oportune doni al la simpla vorto la sencon de 'buŝharmoniko'.

    Iel rilatitaj:

    akordionx