haŭto

*haŭt/o

  1. Ekstera membrano kiu tute tegas la korpon de homo kaj kiu konsistas el epidermo kun la sub ĝi troviĝanta fibreca kaj graseriĉa tavoloj (
    dermo, hipodermo): havi dikan, delikatan haŭton; ŝmiraĵo por la tro sekaj haŭtoj; juku la haŭto, sed ne sur mia korpo! (Z); forvendi (sin) kun haŭto kaj haroj al la anatomio (Z); ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj (X) (de malsatego); restas al li nur la haŭto sur la ostoj; tani al iu la haŭton (Z) (severe puni); vento al li ekflugis sub la haŭto (Z) (de timego); streĉiĝi el la haŭto (Z) (kunigi sian tutan forton kaj energion); eksalti el sia haŭto (de granda surprizo); savi sian haŭton (vivon).
  1. Simila membrano ĉe la bestoj (de vertebruloj, samkonsista kaj kiel ĉe homo, ĉe senvertebruloj konsistanta nur el epidermo): serpentoj ĉiujare deĵetas la haŭton; ĝi elrampis en sia malbela rana haŭto (Z); tio estis nur cignaj haŭtoj (Z); angila haŭto (Z).
    felo, ledo, skvamo, ŝelo.
  1. Simila membrano ĉe plantoj ks: kuiri terpomojn en ilia haŭto; haŭto de kolbaso.
  • haŭta
    Rilata al haŭto: haŭta difektiĝo, malsano; [FIZIKO] haŭta fenomeno (la fakto, ke altfrekvenca kurento fluas ĉefe je la rando, ne en la mezo, de konduktilo).
  • haŭtego
    Tre dika haŭto: sako el porka haŭtego.
  • haŭtero
    Skvameto, kiu defalas de la haŭto, precipe de la kapo.
  • haŭteto
    Tre maldika haŭto: haŭteto sur bolinta lakto; haŭteto de persiko, pruno.
  • enhaŭta
    Enderma.
  • senhaŭtigi
    Senigi je la haŭto: senhaŭtigi la kranion de la malamikoj; senhaŭtigi porkon, angilon (B); (f) senlanigu, sed ne senhaŭtigu (Z) (uzu, sed ne trouzu).
  • subhaŭta
    Okazanta sub la haŭto: subhaŭta injekto.
  • subhaŭto
    Hipodermo.
  • dikhaŭta
    Havanta tre dikan haŭton kaj (f) ne facile ofendiĝema.
  • dikhaŭtuloj (ark.)
    [ZOOLOGIO] Pakidermoj.
  • lardhaŭto (Z)
    La dika haŭto, sub kiu kuŝas la lardo.
  • ruĝhaŭtulo
    Indiano.
  • ungohaŭteto
    Malgranda haŭteto kiu kreskas ĉe la rando de la ungoj.
  • vakshaŭto
    [ZOOLOGIO] Maldika haŭto, kiu kovras la bekbazon de kelkaj birdoj (rabobirdoj, papagoj, pingvenoj ktp).

    haŭto



    Antaŭ mortigo de urso, ne vendu ĝian felon.
    Brunigi al si la haŭton ĉe la suno.
    Haŭtaj krevoj sur la manoj.
    Senhaŭtigi la kranion de la malamikoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    dikhaŭta, dikhaŭtuloj, enhaŭta, haŭta, haŭtdeĵetado, haŭtego, haŭtero, haŭteto, haŭto, haŭtspirado, haŭtŝanĝo, lardhaŭto, ruĝhaŭtulo, senhaŭtigi, subhaŭta, subhaŭto, ungohaŭteto, vakshaŭto

    El la Malnova Greka: δερμα/δερματος (haŭto)

    blastodermo , derma , dermapteroj , dermatito , dermato , dermatologio , dermatologo , dermatozo , dermesto , dermo , dermopteroj , ekinodermoj, ektodermo, enderma, endodermo, epiderma, epidermo, eĥinodermoj , hipodermo , kserodermo , mezodermo , ostrakodermoj , pakidermoj , paĥidermoj , plakodermoj , subdermo

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto


    Haŭto
    silka
    velura
    vento tanita
    dika
    seka

    froti
    grati
    juki
    kovri
    palpi
    perspiri
    senti
    spiri
    sunbruniĝi
    sunumi
    tatui
    tikli
    vundi
    ŝrumpi
    ŝviti

    akneo
    akno
    anatomio
    batbluo

    blasto
    blazo
    cikatro
    efelido
    ekimozo
    ekskoriaĵo
    ekzantemo
    epidermo
    epitelia histo
    falto
    felo
    kalo
    korpo
    kutiklo
    kutireakcio
    ledo
    lentugo
    lezo
    membrano
    nevuso
    pelado
    pelto
    poro
    sebumo
    skalpo
    skvamo
    sulko
    ŝelo
    veruko

    Eble rilatitaj:

    bronzx, brunx, butonx, daktiloskopix, dartrx, legomx, olex, sakx, ŝanĝx, ungx, vizaĝx,