graviti

gravit/i (ntr)

  1. [ASTRONOMIO] Moviĝi konforme al la gravito.
  1. (f) Esti forte altirata al ia centro de influo: la korteganoj gravitis ĉirkaŭ la favorato.
  • gravito
    [FIZIKO] [ASTRONOMIO] Forto, kuntiranta al iu maso alian mason proporcie je la produto de ambaŭ kaj inverse je la kvadrato de ilia distanco.
  • gravita
    Rilata al la gravito: gravita maso (kvociento de la altira forto, pezo, per la akcelo, kiun ĝi kaŭzas). gravita kampo.
  • gravitometro
    [GEOLOGIO] Aparato por mezuri graviton.
  • gravitometrio
    Mezuro de gravito, pli speciale en geofiziko kaj geodezio.

    Iel rilatitaj:

    astronomix astronomx