grati

*grat/i (tr)

  1. Fari longajn mallarĝajn supraĵajn sulketojn aŭ vundetojn per ungoj aŭ io pli-malpli pinta: hundo gratas ĉe la pordo; se mi eĉ facile (leĝere) lin ekgratos (per la glavo), li tuj pereos (Z); grati al si la bruston (Z), la vizaĝon (Z) (montrante funebron); sabla kavo, en kiu kokinoj povus piedgratadi (Z); la paseroj tergratas belete per la piedetoj (Z).
    erpi, fendi, skrapi.
  1. Froti per la ungoj, ne vundante: kie jukas, tie ni gratas (Z); grati al si la kapon, grati sin post la orelo (signo de perplekseco); gratu mian dorson kaj mi gratos la vian (interhelpu nin).
  1. Elgrati: se oni gratas nur sangeron el la haŭto, nenia sanigilo povos savi de morto (Z).
  1. Prigrati: la malliberulo gratis sur la muro versojn kaj bildojn (Z).
  • grato
    Ago de gratanto: en unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj (Z); inter la dornoj li ricevis kelkajn fortajn gratojn (Z).
  • grataĵo
    Sulketo, vundeto kaŭzita de grato.
  • gratilo
    1. Ilo por grati la haŭton (dorson ekz.)
    1. Fera ilo por grati (paperon, pipon ktp).
    1. [PRAHISTORIO] Ilo kun rondigita fronto, ellaborita el ŝtona splito aŭ lameno.
  • degrati
    Depreni gratante: degrati la koton de siaj ŝuoj.
  • elgrati
    Deŝiri gratante: elgrati al iu la okulojn (Z).
  • forgrati
    Forigi per gratado: forgrati vorton el pergamena rulo.
  • prigrati
    Produkti per gratoj: prigrati sian nomon sur benkoapogilo.
  • ungograti
    Ungi.

    grati


    Iel rilatitaj:

    haŭtx ĝardenx