goniometro

goniometr/o

  1. [GEODEZIO] Instrumento por mezuri angulojn, provizita per fadenoj, fendoj aŭ lorno: kelkaj goniometroj estas porteblaj sur mano, aliaj staras sur portilo aŭ stativo; la plej kompleta estas teodolito.
    topografio, klinometro.
  1. [FIZIKO] Instrumento por mezuri la angulon inter du facoj de kristalo, aŭ por mezuri sur vitra prismo la refraktan indicon de tiu vitro.
  • goniometra
    Rilata al goniometro: goniometra mezurado.
  • goniometri (ntr)
    Angule determini direkton ekde baza direkto; ekante de loka meridiano astronomia aŭ magneta, oni ricevas azimuton.
    biri.
  • goniometrio
    [GEODEZIO] Arto pri mezuro de anguloj.
  • radiogoniometro
    [TELEKOMUNIKOJ] Ricevilo, ekipita per turnebla kadra anteno, kaj servanta por esplori la direkton de radiosendiloj.
    radiobirilo.

    Iel rilatitaj:

    birx