glaĉero

glaĉer/o

[GEOGRAFIO] [GEOLOGIO] Grandega eterna maso de glacio, devenanta el la akumulo de neĝo sur la supraĵo de la tero.
  • cirka glaĉero
    Glaĉero, okupanta montarajn cirkojn.
  • montsupra glaĉero, kalotglaĉero
    Glaĉero, kovranta montsupron, ĝenerale kalotforma.
  • polusglaĉero
    Apudpolusa, kupolforma glaĉero, kovranta kontinentan surfacon, iufoje atinganta maron kaj naskanta glacimontojn.
  • valglaĉero
    Glaĉero, malsupreniĝanta laŭ valo. SIN. glacirivero.
    bankizo, nevajo.

    glaĉerx

    Bildvortaro


    13-52 : glacirivero; valglaĉero (riverforme malsupreniĝanta glaĉero)
    13-53 : firno (neĝamaso transformiĝinta al glacio kaj naskanta glaciejon)
    13-54 : valglaĉero; glacirivero
    13-55 : fendo; glaĉerfendo
    13-56 : glaĉerfronto
    13-57 : glaĉera rivereto
    13-58 : flankmoreno
    13-59 : mezmoreno
    13-60 : finmoreno
    13-61 : glaĉera tablo (granda ŝtono liberkuŝa sur glaĉero)

    Eble rilatitaj:

    ablacix, bankizx, cirkx, glacix,