generatoro

generator/o

[FIZIKO] [ELEKTRO] Maŝino por produkti elektran povon: kontinukurenta generatoro, alternkurenta generatoro, altfrekvenca generatoro; akvogeneratoro (akvo-energia generatoro), vaporgeneratoro; ventgeneratoro; dizelgeneratoro; turbingeneratoro.
dinamo.
  • indukelektra generatoro
    Maŝino, kiu funkcias laŭ la principo de elektrostata induko.
  • kontinupolusa generatoro
    Kontinukurenta generatoro, en kiu la induktita kurento estas kolektata sen uzo de iuj komutiloj (ekz. generatoro, en kiu la induktato estas metala disko, turniĝanta tra fiksa magneta kampo paralela kun la rotacia akso de la disko, kaj en kiu ia induktita kurento estas kontinue kolektata inter la akso kaj la rando de la disko).
  • magnetelektra generatoro
    Generatoro, en kiu magneta flukso estas produktata per daŭra magneto.
  • memekscita generatoro
    Generatoro, kies kampomagnetoj estas memekscititaj.
  • sinkrona generatoro
    Dinamo, produktanta alternan kurenton sinkrone kun la turniĝo de la maŝino.
  • Vandegraf-generatoro
    Aparato por produkti alttensian statikan elektron.
  • motorgeneratoro
    Motoro, mekanike kuplita kun generatoro, por transformi elektran kurenton.
  • sungeneratoro
    Generatoro, uzanta la energion de la suno por produkti elektron.
  • ventgeneratoro
    Generatoro, uzanta la energion de la vento por produkti elektron.

    generatorx


    Iel rilatitaj:

    ciklotronx elektrx