gastro

gastr/o

[VIDU] Stomako (en kunmetaĵoj).
  • gastra
    Rilata al perturboj aŭ malsanoj de la stomako.
  • gastrino
    [BIOLOGIO] Kn de stomakaj polipeptidaj hormonoj, kiuj stimulas la sekreciadon de acido fare de la stomako kaj havas diversajn malpli gravajn efikojn al la stomako, ezofago, galveziko kaj pankreato.
  • gastrito
    Inflamo de la stomaka mukozo.
  • gastralgio
    Stomaka doloro, kiun la malsanulo lokalizas ĉe la epigastro.
  • gastrektomio
    Tuta aŭ parta desekco de la stomako.
  • gastr (o)enterito
    Inflamo de la stomaka kaj intesta mukozoj.
  • gastroskopo
    Optika instrumento por gastroskopio.
  • gastroskopio
    Rekta esploro kaj ekzameno de la interna parieto de la stomako.
    endoskopo.
  • gastrostomio
    Operacio, estiganta inter la stomako kaj la ekstero daŭran aperturon, tra kiu oni povu nutri la pacienton, kiam la supra parto de la nutrokanalo estas obstrukcita.
  • gastrotomio
    Operacio, per kiu oni faras portempan aperturon inter la stomako kaj la ekstero post laparotomio.

    Iel rilatitaj: