gameto

gamet/o

[BIOLOGIO] Seksa ĉelo (tipe unuploida), destinita unuiĝi kun sekse diferenca gameto, el kio rezultas zigoto (duploida): virseksa, inseksa gameto; spermatozoo kaj ovolo estas gametoj.
gonado, sporo [VIDU] fekundiĝo.
  • gametujo
    Organo (
    gonado) aŭ ĉelo, ene naskanta gametojn.
  • gametofito
    [BOTANIKO] (pp plantoj, havantaj alternadon de generacioj) Unuploida generacio de planto, kiu naskas la sekse reproduktiĝajn ĉelojn: la malsuperaj fungoj konsistas nur aŭ preskaŭ nur el gametofito; ĉe multaj kriptogamoj (ekz. ulvo, filikoj) la gametofito konsistigas individuon diferencan de la sporofito; ĉe la briofitoj la gametofito portas la sporofiton, kiu parazitas ĝin; male, ĉe la semplantoj la tre malgranda gametofito parazitas la sporofiton.
    sporofito.
  • virgametogenezo
    Spermatogenezo.

    Iel rilatitaj:

    anterozoidx