fosf

fosf/

[KEMIO] Mll de fosforo en substancnomoj.
  • fosfato
    Salo de fosfata acido, H3PO4: ekzistas primaraj, sekundaraj kaj terciaraj fosfatoj, laŭ tio, ĉu unu, du aŭ tri metalatomoj eniĝis.
  • fosfatemio
    [BIOLOGIO] [MEDICINO] Kvanto de fosfatoj en la sango.
  • fosfaturio
    [BIOLOGIO] [MEDICINO] ĉeesto aŭ kvanto de fosfatoj en la urino: hiperfosfaturio.
  • fosfido
    Salo teorie derivebla el fosfino (H3P): calcia fosfido, Ca3P2 (Z).
  • hidrogena fosfido
    Fosfino.
  • fosfito
    Salo de fosfita acido, H3PO3.
  • fosfonio
    Vd onio.
  • hipofosfito
    Salo de hipofosfita acido, H3PO2.
  • metafosfato
    Salo de metafosfata acido, HPO3.
  • metafosfito
    Salo de metafosfita acido, HPO2.
  • pirofosfato
    Salo de pirofosfata acido, H4P2O2.
  • superfosfato
    Kalcia acida fosfato, uzata kiel sterko, proksimuma formulo CaH4 (PO4)2.
  • tiofosfato
    Salo de tiofosfata acido, H3PO3S: adenoziltiofosfato, analogo de la nukleotido adenozilfosfato, estas uzata en biokemia esplorado.

    Iel rilatitaj:

    ADP AMP ATP apatitx