fosforo

*fosfor/o

  1. [KEMIO] Elemento, P, atomnumero 15 atommaso 30,97: fosfora triklorido, PCl3; fosfora pentaklorido, PCl5; fosforaj kombinaĵoj. [VIDU] fosf/.
  1. [KEMIO] Nemetalo, facile ekbruligebla, uzata i.a. por fabriki alumetojn: fosforo blanka aŭ flava (toksa kaj tre brulema), ruĝa (malpli toksa kaj malpli brulema), nigra (preparata sub tre alta premo, stabila en la aero).
  • fosforilo
    [KEMIO] Radiko trivalenta, O=P:, de fosfata acido: fosforila klorido, POCl3.
  • fosforili (tr)
    [KEMIO] Aldoni fosforilon aŭ fosfaton al organika molekulo: mitokondrio kaj kloroplasto fosforilas ADP al ATP.
  • fosforilado
    Ago fosforili: [BIOLOGIO] oksida fosforilado (fare de mitokondrioj); fotofosforilado (fare de kloroplastoj).

    Iel rilatitaj:

    alumetx