fizionomio
fizionomi/o (1)
- Tuto de la vizaĝaj trajtoj kun ilia esprimo: li havis fizionomion honestan (Z); la tuta fizionomio en unu sekundo ŝanĝiĝadis, akceptante ĉiam alian esprimon de sprito (Z); kompreneble, se al lernanto li faros tian fizionomion [...] (Z) (grimacan); laŭ mia Peterburga fizionomio (Z).
aspekto, mieno.
- (f) Karakteriza aspekto de iu afero: mi trovis en la Regularo kelkajn ŝanĝojn, kiuj donis al la afero tute alian fizionomion (Z); E. havas sian propran spiriton kaj fizionomion (Z); malbona transskribo ofte ŝanĝas la fizionomion de internacia vorto (B); ĉiu popolo havas sian apartan fizionomion; la homoj plej volonte akceptas la proponojn, kiuj havas instruitan (sciencan) fizionomion (Z).
Iel rilatitaj:
vizaĝx