fizalido

fizalid/o

[BOTANIKO] G. (Physalis el solanacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kun funelkorolaj, blanketaj aŭ bluetaj floroj, kies kaliko ĉe maturiĝo ŝvelas en membranecan, angulan vezikon, kiu fine enhavas globan beron; kosmopolita g. de ĉ. 80 sp-oj, i.a. alkekengo.
  • Perua fizalido
    Sp. de fizalido (P. peruviana) el S Ameriko, tre kultivata por fruktoj riĉaj je vitamino C, manĝataj krudaj aŭ konfititaj.

    Iel rilatitaj:

    alkekengx