fikuso

fikus/o

[BOTANIKO] G. (Ficus el morusacoj) de laktosukohavaj arboj kaj arbustoj, kelkaj grimpaj, rampaj aŭ epifitaj, kies floroj sidas en kava, pirforma receptaklo, kiu kun sia enhavo formas kunmetan ŝajnfrukton (figon), enhavantan la verajn fruktojn (akenojn); ĉ. 750 sp-oj el la tropikaj kaj varmaj regionoj, multaj kultivataj por ornamo kaj pluraj por produktado de manĝeblaj figoj. SIN. figarbo 1.
  • Bengala fikuso
    Sp. de fikuso (F. benghalensis) el Hindio kaj Pakistano. SIN. banjano.
  • Karia fikuso
    Karikfikuso.
  • kaŭĉuka fikuso
    Sp. de fikuso (F. elastica) el Hindio kaj Malajzio, alta arbo pasintece kultivata por produktado de kaŭĉuko sed nun precipe por ornamo.
    heveo.
  • karikfikuso
    Sp. de fikuso (F. carica) verŝajne origina el SU Azio, arbo kultivata (ekde
    1. 000 j a.K.) en la Mediteraneaj landoj por manĝeblaj figoj, kiun en antikveco oni kredis origina el Kario. SIN. figarbo 2.


    Iel rilatitaj:

    banjanx