fianĉo

*fianĉ/o

Viro, kiu formale promesis edziĝi: kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis (Z) (pasis la momento!); amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas (Z).
svatanto, novedzo.
  • fianĉa
    Rilata al fianĉo: fianĉa donaco.
  • *fianĉiĝi
    Iĝi fianĉo: ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas (Z); li fianĉiĝis kun fraŭlino B. (Z).
  • fianĉiĝo
    Solena promeso pri edziĝo, ordinare farita dum festo: fianĉiĝo ne estas edziĝo.
    provedziĝo.
  • *fianĉino
    Virino, kiu akceptis fianĉan promeson de viro: la juna vidvino fariĝis denove fianĉino (Z); naskiĝas fianĉino por sia fianĉo (Z); kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino (Z).
  • fianĉina
    Rilata al fianĉino: fianĉina pudoro, sinteno; fianĉinaj iluzioj.
  • fianĉinigi
    Fari, ke virino fariĝu fianĉino: fianĉinigita junulino (Z).
  • fianĉiniĝi
    Iĝi fianĉino: ŝi fianĉiniĝis kun laborkolego.
  • *gefianĉoj
    Fianĉo kaj fianĉino.
  • interfianĉiĝi (Z)
    Ligi sin reciproke per edziĝpromeso.

    fianĉo


    Eble rilatitaj:

    amikx, edzx,