feŭdo

feŭd/o (2)

[HISTORIO] Unu el la tri formoj, la plej ofta, de la Mezepoka proprieto en U Eŭropo: bieno, kies fruktuzo estis koncedita al vasalo, kaj kiu estas ŝarĝita de servoŝuldo al la koncedinta nobelo.
alodo, tenuro.
  • feŭda
    Rilata al feŭdo: feŭda bieno, juro, reĝimo, senjoro.
  • feŭdi (tr)
    Doni kiel feŭdon.
  • feŭdeco
    Aparta karaktero de feŭda proprieto.
  • feŭdestro
    Nobelo, koncedinta feŭdon.
  • feŭdismo
    Politika kaj ekonomia sistemo, bazita sur la rilatoj inter vasaloj kaj feŭdestroj estigataj de feŭda terposedo.
  • feŭdulo
    Vasalo ricevinta feŭdon.
  • feŭdrajto
    Rajto de nobelo disponi feŭde pri terpeco.
  • enfeŭdigi
    Provizi vasalon per feŭdo.
    investi.

    Eble rilatitaj:

    alodx, aristokratx, daimix, rajtx,