farso
fars/o (1)
- [SPEKTAKLO] Teatraĵo, kies celo estas ridigi per simplaj, maldelikataj rimedoj, karikatura gestado, krudaj ŝercoj ktp: la farsoj de Moliero.
komedio, parodio, burleskaĵo.
- Ridinda pretendema konduto: lia akceptado estis vera farso.
farsa
Rilata al farso: farsa aktoro; (f) nenia mono kaj nenia farsa nomo de niaj kontraŭuloj povos ion fari kontraŭ via konstanteco (Z). farsisto
Aktoro propra al farso.
arlekeno, bufono, klaŭno, pajaco.
Iel rilatitaj:
burleskx
teatrx