etaĝo

*etaĝ/o

  1. [ARKITEKTURO] La tuto de la ĉambroj aŭ ejoj de domo, kiuj kuŝas sur unu sama nivelo: ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo (Z); gesinjoroj, kiuj loĝis en la dua etaĝo (Z); (analoge) loĝio de unua etaĝo (Z) (balkono).

RIM. La maniero kalkuli la etaĝojn ne estas la sama por ĉiuj popoloj: iuj inkluzivas la teretaĝon (do nomatan unua), aliaj ekskluzivas ĝin.
  1. [GEOLOGIO] Baza kronostratigrafia unuo, malsupera al serio, k difinita per tipa tavolaro; etaĝo respondas al la kronologia unuo, aĝo.
  1. [BOTANIKO] Vegetaĵara zono, difinita per altitudo k/aŭ temperaturo: monteta, monta, subalpa, alpa etaĝo.
  1. [AVIADO] ŝtupo 5.
  • etaĝigi
    Aranĝi laŭ etaĝoj: urbo etaĝigita sur la monteto.
  • beletaĝo (Z), ĉefetaĝo
    La etaĝo super la interetaĝo, la plej luksa en la malnovaj domoj (en U k C Eŭropa = la unua etaĝo).
  • interetaĝo
    Malaltplafona etaĝo inter la teretaĝo k la ĉefetaĝo.
  • subetaĝo
    La pli malsupra etaĝo de konstruaĵo sub la etaĝo rigardata kiel la unua aŭ ĉefa; speciale, etaĝo parte aŭ tute sub ternivelo.
  • keletaĝo, subteretaĝo
    Tiu etaĝo, kiu estas aŭ tute aŭ nur duone sub la ternivelo.
  • teretaĝo
    La etaĝo je la nivelo de la strato.
  • trietaĝa
    Havanta tri etaĝojn (inkluzive, aŭ ne, de la teretaĝo).

    Eble rilatitaj:

    altx, apartamentx, domx, loĝx, ŝtupx, teatrx,