entropio

entropi/o

  1. [MEDICINO] Internen transturniĝo de la palpebrorando, tiel ke la okulharoj tuŝas k vundetas la korneon; kaŭzata de spasmo aŭ de cikatro.
    ektropio.
  1. [FIZIKO] Termodinamika grando difinita per la diferenciala rilato

dQ = TdS, en kiu Q estas la varmenergio, T la temperaturo, k S la entropio: en izolita sistemo ĉiu meminiciata ŝanĝiĝo nepre pligrandigas la entropion ĝis tia punkto, ke plua ŝanĝiĝo ne eblas (la dua leĝo de termodinamiko).
  1. [FIZIKO] [STATISTIKO] Mezuro de la malordo aŭ hazardo de fermita sistemo.
  1. [MATEMATIKO] Mezuro de la informacio de mesaĝo bazita sur la logaritmo de la nombro de eblaj mesaĝoj.


Iel rilatitaj: