elektrono

elektron/o

[FIZIKO] Malpeza elementa partiklo (leptono) ŝargita negative per fundamenta ŝargunuo.
  • kondukta elektrono
    [FIZIKO] elektrono okupanta energinivelon en bendo ne tute plenigita.
  • elektrona
    Rilata al elektrono: elektrona tubo (SIN. tubo 4).
  • elektroniko (8)
    Tekniko uzanta la proprecojn de elektronoj: elektronika kalkulmaŝino, mikroskopo; [ARMEOJ] elektronika milito (en kiu elektronikaj rimedoj de detekto k kontraŭdetekto estas tre uzataj).
  • optikoelektroniko
    Branĉo de elektroniko pri la aparatoj bazitaj sur la teknikoj de optiko k elektroniko: optikelektronika horloĝo.
  • valentelektrono
    [KEMIO] elektrono libera por formi ligojn.

    elektronx


    Iel rilatitaj:

    atomx betatronx citokromx elektrx