eĥo

*eĥ/o

  1. Ripetiĝo, pli malpli klara, de sono haltigita de surfaco, kiu resendas ĝin al la orelo: nur eĥo respondas miajn ĝemojn.
    resoni.
  1. [ELEKTRO] Ondo, elsendita de radaro, reflektita de obstaklo k revenanta al la aparato.
  1. (f) Ripetiĝo de diro, opinio, famo: kun tiu eĥo de longepasintaĵo rememoro ligiĝis (Z); min atingis kelkaj eĥoj de la ĵusaj diskutoj; li estas nur eĥo de sia majstro.
  1. Ricevo de sama elsendo laŭ du malsamaj vojoj: eĥo ofte multe ĝenas en televida ricevado.
  • Eĥo
    [MITOLOGIO] Helena nimfo, kies puno konsistas en la rediro de laste eldirataj silaboj.
  • eĥe
    Okazante kun eĥo: eĥe resoni (Z).
  • eĥi (tr)
    Resendi (sonon): (f) liaj versoj eĥas ĉiujn batalojn de la homa animo; la vorto de la Sinjoro estas diseĥita en Makedonujo (N).
  • eĥiĝi
    Esti eĥe resendata.
  • eĥilo
    [MUZIKO] Aparato, kiu kreas sonon de eĥo.
  • seneĥe
    Okazante sen eĥo: (f) plej multaj el tiuj novekreitaj vortoj forflugis seneĥe en la neniaĵon.

    eĥo


    Esprimoj:

    Nur eĥo respondas miajn ĝemojn.
    Plej multaj el tiuj novekreitaj vortoj forflugis seneĥe enla neniaĵon.


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    eĥe, eĥi, eĥiĝi, eĥilo, seneĥe


    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto:

    resendi
    aŭdi
    ripeti
    radaro
    ondo
    bruo

    Rilatitaj:


    Eble rilatitaj: