dozo
doz/o
- Difinita kvanto da medikamento: provu unue malgrandajn dozojn; je homeopatiaj dozoj (
infinitezima).
kulereto, porcio, pinĉaĵo.
- (f) Difinita kvanto da io: ŝi posedis sufiĉan dozon da prudento k da klereco, por kompreni (Z); ĉe plej malgranda dozo da honesteco k bona volo (Z); spicante ĝin (la supraĵan konon de arto) per certa dozo da ĉarmo, poezio (Z).
dozi (tr)
Mezuri la kvanton de iu medikamento: oni devas tre prudente dozi la toksajn kuracilojn. dozado
Ago dozi. dozologio
[MEDICINO] Studo de la terapiaj dozoj de la medikamentoj laŭ la aĝo, la sekso k la farto de la malsanulo. superdozo
Tro granda dozo, speciale de drogo: Teresa mortis pro superdozo.
Iel rilatitaj: