dopi

dop/i (tr)

[MEDICINO] [SPORTO] Pliigi la fizikajn aŭ mensajn kapablojn de individuo aŭ de animalo per medikamentoj, kiuj malpliigas la laciĝon k pligrandigas la strebo-eblojn, precipe en sporto: amfetaminoj, hormonoj (i.a. eritropoezino), anoreksiigaj k anabolizaj medikamentoj estas dopantaj substancoj.
  • dopado
    Ago dopi: dopado estas danĝera k malpermesita en la sportaj konkursoj.
  • dopant (aĵ)o, dopilo
    Dopanta substanco.

    Iel rilatitaj: