diagramo

diagram/o

[SCIENCOJ] Grafikaĵo aŭ skemo, kiu helpas klarigi fenomenon aŭ strukturon: [BOTANIKO] polena diagramo (grafikaĵo prezentanta la tempajn variadojn de diversaspeciaj polenoj); flora diagramo (skema desegno de la strukturo de floro).
piramido 3, formulo.
  • diagramo de neŝarĝita laborado
    [ELEKTRO] Diagramo aŭ kurbo, kiu montras la konduton de maŝino, transformilo aŭ aparato, kiam ĝi ne sorbas aŭ eldonas utilan povumon.
  • diagramo de kurtcirkvito
    [ELEKTRO] Diagramo aŭ kurbo, kiu montras la konduton de maŝino aŭ aparato, kies vostaj klemoj estas kurtkonektitaj.
  • fazdiagramo
    [FIZIKO] [KEMIO] Diagramo montranta la stabilajn fazojn k faztransirojn de iu substanco kiel funkciojn de la termodinamika variabloj ekz. premo (p), volumeno (V) temperaturo (T).
  • niveldiagramo
    [TELEKOMUNIKOJ] Diagramo, montranta la variadon de la niveloj (de tensio, kurentintenso, povumo) laŭlonge de transsenda sistemo, ekz. konduktolineo.

    diagramx


    Iel rilatitaj:

    aerogramx elektrx