detonacii

detonaci/i (ntr)

[KEMIO] (pp substanco) Eksplodi estigante premondon de tre granda rapido (de 1 ĝis 8 km/s) kun tre mallongdaŭra bruo.
knali.
  • detonacio
    Subita eksplodo.
  • detonaciigi
    Estigi detonacion.
  • detonaciigilo
    Parto de municio, bombo ks, servanta por detonaciigi la eksplodaĵon.
  • detonaciivo
    Kapablo detonacii.
  • antidetonacianto
    Substanco, miksita kun alia eksplodema substanco por malpliigi ties detonaciivon: antidetonacianto estas aldonita al benzino de eksplodmotoroj.

    Eble rilatitaj:

    -ant,