dediĉi

*dediĉ/i (tr)

  1. [ RELIGIO] Per specialaj ceremonioj meti sub la patronadon de iu: dediĉi preĝejon al sanktulo; templo dediĉita al Venuso; monumento dediĉita al la memoro de la nekonata soldato; ho granda Zeŭs, dediĉos mi ofere bovidon, se mi kaptos ĝin (K); (f) sian tragedion pri Mahometo Voltero dediĉis al la papo.
  1. Donaci ekzempleron de sia verko al iu, respekte skribante sur ĝin ties nomon: dediĉi libron al recenzisto, al amiko.
  1. Tute fordoni al, fervore oferi por: dediĉi multajn jarojn al la lernado de lingvoj (Z); sin dediĉi al la politiko; dediĉi grandan parton de la revuo al la literaturo; dediĉi plenan atenton al iu problemo (Z); al ŝi vi devas nun dediĉi vian atenton (Z); la tuta kunsido estis dediĉita al tiu diskuto; Z. dediĉis sian vivon al E. k Homaranismo.
  • dediĉo
    1. Ago dediĉi.
    1. Dediĉa surskribo.

    dediĉx

    dediĉx


    Eble rilatitaj:

    amx, atentx, donx, librx, opinix, preĝx, verkx,