arĝento

  • [kemio] Elemento, Ag, atomnumero 47, atommaso 107,87.
  • [kemio] Metalo brila, blanka, ne oksidiĝanta en la aero: arĝento purigita en tera fandujo k sepfoje refandita (X); forigu de arĝento la almiksaĵon (X); arĝentodona grundo; (f) via arĝento fariĝis skorio (X). [VIDU] arĝentano.
  • [heraldiko] Blanko.
  • arĝenta
  • Konsistanta el arĝento aŭ entenanta arĝenton: arĝenta kulero, teleraro; arĝentaj moneroj; arĝentaj saloj; arĝenta klorido (AgCl); arĝentnitrato (AgNO 3 , medicine uzata); arĝenta bromido (AgBr, uzata por fotografaj paperoj k filmoj).
  • Havanta ian econ, aspekton de arĝento: arĝenta sonoro, brilo; knabina arĝenta rido.
  • Duaranga, same kiel arĝento rilate al oro: la arĝenta tempaĝo; la arĝenta periodo de la latina literaturo (post la Aŭgusta); parolo estas arĝenta, sed ora la silento.
  • arĝenti (tr)
  • Surtegi per maldika tavolo da arĝento: arĝentita vazo.
  • (f) Fari ion aspekta kiel arĝento: la luno arĝentis la tegmentojn.
  • arĝentismo
    [medicino] Toksiĝo pro tro longa uzo de arĝenta nitrato.
  • arĝentumo
    [teknikoj] Arĝentano.
    La luno arĝentis la tegmentojn, disĵetadis brilan kaj lumon. Paroli estas arĝento, silenti estas oro. Parolo estas arĝenta, sed ora la silento.
    aluminio : arĝentkolora malpeza metalo (Al). ĥemio. ingoto, gisbriko, fandaĵo. juvelo : ornamaĵo el multekosta materialo (oro, arĝento, valora ŝtono.). juvelo. ĵuvelisto. metalo : [ fero, kupro, arĝento, oro.]. monero. oraĵisto. orarĝento, orita arĝento. perlo : brile blanka aŭ arĝentkolora globeto (el perlamoto), estiĝanta en konkoj de iuj moluskoj (i.a. ostro). plaki. poluri. stampilo. stano : arĝente blanka/griza, facile fandebla metalo (Sn). titro.
    brili . kemio . mono . oro . ŝtono .

    Eble rilatitaj:

    alfenidx, arĝentanx, arĝirolx, monunux, tasx, vestx,