ankoraŭ

PMEG: [ankoraŭ] Cirkonstanca morfemo signifanta:
  • ke iu ago ne ĉesis, sed daŭris ĝis la priparolata momento (t.e 'ĝis nun' aŭ 'ĝis tiam'): Karlo ankoraŭ vivas! (Z); ĉu vi memoras ankoraŭ la belajn knabinojn, kiuj dancadis? (Z); Marta fordonus ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia buŝeto (Z); la lampo ankoraŭ brulis (Z).
  • ke al antaŭa fakto aŭ eco aldoniĝas alia(j) simila(j) (SIN. plue, krome, denove): li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon (X); li diris ankoraŭ kelkajn vortojn (Z); ju pli mi lernas, des pli mi vidas, ke mi devas ankoraŭ lerni (Z); ankoraŭ unu fojon ŝi rigardis la reĝidon (Z); ili iris ankoraŭ kelkan distancon (Z).
  • ke oni akcentas la neatenditecon de aldoniĝanta cirkonstanco (SIN. eĉ; k rimarku! ): ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon-k ankoraŭ tre facilan (Z); revizoro el Peterburgo, inkognite-k ankoraŭ kun sekreta ordono! (Z); la infano estis ankoraŭ pli pala ol hieraŭ (Z); tion ĉi ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo antaŭdiris ĉiuj eminentaj kapoj (Z); vi estis tiel bela-tia vi estas ankoraŭ nun! (Z).
  • ankoraŭ ne , ankoraŭ neniu ktp.
    Sintagmo, neanta la signifon 1 de ankoraŭ (ne ĝis la priparolata momento): ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu (Z); la tempon venontan neniu ankoraŭ konas; la glacio ne estis sufiĉe fortika, por ŝin transporti (Z); personoj, kiuj ne bone konas ankoraŭ la spiriton de nia lingvo (Z); ne irante ankoraŭ pli malproksimen, ni jam povas respondi, ke [...] (Z); tiel solide li neniam ankoraŭ estis batita (Z).
    RIM. Z. uzis du vortordojn: aŭ 'ankoraŭ' troviĝas senpere apud nea tabelvorto, aŭ la verbo troviĝas inter ne k ankoraŭ. Tamen laŭ la nuna normo 'ne' estu post 'ankoraŭ'.
  • ankoraŭa
    Okazanta ankoraŭ en la priparolata momento aŭ denove: la ankoraŭa diskutado.

    Esprimoj

    Ankoraŭ ne estas dirita la lasta vorto.
    Ankoraŭ unu fojon.
    Havi ankoraŭ lakton sur la lipoj.
    Iri ankoraŭ kelkan distancon.
    Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.
    Nun ne estas ankoraŭ tempo por...
    Por sia aĝo, ŝi estas ankoraŭ sufiĉe juna.
    Post la diskuto, la opinioj ankoraŭ pli diverĝis.
    Projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ malproksime ; kiuj kirladas en lia kapo.
    streĉi ankoraŭ pli la impostan ŝraŭbon.
    Ŝi staris ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo.
    Tio postulas, bezonas ankoraŭ multe da tempo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ankoraŭ, ankoraŭ ne, ankoraŭ neniu, ankoraŭa

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto


    denove
    ree
    daŭre
    ĉi- momente
    ankaŭ
    plu

    Ankaŭ vidu:

    morfemo

    Eble rilatitaj:

    fojx, jam, kelkx, komencx, nulx, post, ripetx, sufiĉx, super, tempx, unu,