ankaŭ


Partikulo, signifanta 'plie', 'krome', 'tiel same' k uzata:
  • jen sole: ankaŭ diablo tondron suferos (Z); kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon (Z); ankaŭ al ni la suno eklumos (Z); ankaŭ dum ridado povas dolori la koro (Z); ankaŭ ŝi estas nomata Amalio (Z); sed ĉu la polico ankaŭ ne povas erari? (Z); neniu devas tion scii, mia frato ankaŭ ne! (Z).

  • RIM. Regule 'ankaŭ' estas metata senpere antaŭ la vorto, kiun oni volas emfazi; nur ĉe la personpron-oj Z. iufoje metas ĝin poste: ĉu li ankaŭ troviĝis inter la amaso? (Z).
  • jen kiel dua elemento de duopa ligilo: niaj kongresoj estas ne sole kongresoj de la lingvo E., sed ankaŭ de la interna ideo de la esperantismo (Z); la rubando servis kiel por utilo, tiel ankaŭ por ornamo (Z); ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn (Z).

  • Esprimoj

    Aero konsistas el nitrogeno kaj oksigeno, kaj ankaŭ el raraj (maloftaj) gasoj.
    Al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian.
    Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.
    Ankaŭ ŝi ne estas indiferenta kontraŭ mi.
    Hejme la virino sinjoras, mastras (sed ankaŭ mastrumas).
    Kie estas sufero, tie ankaŭ estas espero.
    Kiu naskiĝis, tiu ankaŭ mortos.
    Se vi prenis violonon, prenu ankaŭ la arĉon.

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto

    egale kiel aliaj
    kaj plie
    kiel longe
    kiel se...
    kiela
    kiele
    kielo
    krome
    malkiel
    ne nur..., sed ankaŭ ...
    nur
    nura
    plie
    same
    tiel same
    ununure

    Ankaŭ vidu:

    ankoraŭ , antaŭ , egala , emfazo , kaj , partikulo , pli ,

    Eble rilatitaj:

    ceterx, plus, similx, t.e., tiel,