anagalo

[botaniko] G. (Anagallis el primolacoj) de plantoj-unu aŭ plur-jaraj herboj k unu arbusteto-kun plejofte kontraŭe duopaj aŭ verticilaj folioj k kun okulfrape koloraj, unuope akselaj floroj; 28 sp-oj el la mezvarmaj k varmaj regionoj.
  • agra anagalo, ruĝa anagalo
    Sp. de anagalo (A. arvensis, SIN. A. phoenicea), unujara, kun kontraŭe duopaj folioj k kun floroj ĝenerale ruĝaj, malofte bluaj, kies petalrando estas multhara.
  • blua anagalo, femala anagalo
    Sp. de anagalo (A. foemina, SIN. A. caerulea) tre simila al la agra anagalo, sed kun floroj ĉiam bluaj, kun petalrando malmulthara.