anĝelo

  • [Biblio] Sendito aŭ komisiito de Javeo: ekvidinte la anĝelon, kiu frapis la popolon, David [...] (X); iuj gastigis anĝelojn, nesciante (N); la azenino vidis la anĝelon de la Eternulo starantan sur la vojo (X).
  • [religio] (en la zoroastra, kristana k islama kredoj) Spirita estaĵo, meza inter Dio k homo: ses ĉefaj anĝeloj ĉirkaŭis la tronon de Ahura-Mazdo; [kristanismo] la pano de l' anĝeloj (eŭkaristio); [islamo] kredi je Allah [...] k je la anĝeloj (NK); forprenos vin la anĝelo de la morto (NK); malbona, defalinta anĝelo (diablo); la anĝelo de l' abismo, de l' mallumo (Satano).
    kerubo, serafo.
  • Aminda k senriproĉa homo: kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas (Z); esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo (Z); mi ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn (Z); mi buĉis por vi anĝelon (Z) (mian fianĉinon); ŝi estis anĝelo de mildeco; adiaŭ, anĝelo de mia animo! (Z)
  • anĝela
  • Rilata al anĝelo: la anĝela sfero; [kristanismo] la anĝela saluto (preĝo memoriganta la saluton de la anĝelo al Maria).
  • Pura kiel anĝelo: anĝela koro; parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo (Z).
  • arkianĝelo = ĉefanĝelo .
  • ĉefanĝelo
    ĉiela spirito, havanta plej superan rangon.
  • gardanĝelo
    [kristanismo] (la gardanta anĝelo (Z)) Spirita estaĵo, komisiita de Dio kiel helpanto de ĉiu homo.


  • ela kiel anĝelo. Esti anĝelo inter la homoj sed satano en la domo. Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas. Montri, havi anĝelan paciencon. Ŝi estas anĝelo de mildeco.
    anĝela pacieco. anĝelo : supernatura (bona) estulo aŭ estaĵo; sendito de dio; karegul(in)o. anĝelo de la tenebroj. animo. apostolo. ĉefanĝelo. damni. defalinta anĝelo. demono. diablo. dio. disĉiplo. flugilo. gardanta anĝelo. hierarkio. ĥoro. infero. kanti. kerubo. koruso. mesio. paradizo. povo. princo. profeto. purgatorio. regado. serafo. supereco. trono. virto.
    bona . infano . karaktero .

    Eble rilatitaj:

    Anunciacix, ĉielx, genix, preĝx,